TransWikia.com

"aspektas strange" aŭ "aspektas stranga"?

Esperanto Language Asked on August 23, 2021

En la traduko de Zamenhof de "Fabeloj de Anderson", oni povas trovi:

"Tio aspektis tre bele, precipe kiam la turbo turniĝis."

kaj ankaŭ:

"Unu vesperon la cikonia patro iom tro longe estis eksterdome, kaj kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema."

Kial li uzis "-e" sufikson en la unua ekzemplo, kaj "-a" sufikson en la dua?

One Answer

Tutan respondon vi trovos en Priskribaj verboj en PMEG.

Perverba priskribo (kun A-vorto) kaj maniera komplemento (kun E-vorto), estas egale ĝustaj ĉe aspekti, kaj tre ofte apenaŭ gravas, kiun formon oni elektas.

Kelkfoje povas tamen esti nuanco:

La domo aspektas bona. = La aspekto de la domo montras, ke ĝi (verŝajne) estas bona.

La domo aspektas bone. = La aspekto de la domo estas bona.

En tiuj frazoj de Zamenhof,

Tio aspektis tre bele

temas pri lia aspekto, dum

li aspektis tre ekscitita kaj rapidema.

temas pri li.

En tiu paĝo oni mencias senti sin kiel similan verbon:

  • Mi sentas min bone = mi fartas bone, nenio doloras, ...

  • Mi sentas min bona = mi sentas, ke mi estas bona

Answered by Eduardo Trápani on August 23, 2021

Add your own answers!

Ask a Question

Get help from others!

© 2024 TransWikia.com. All rights reserved. Sites we Love: PCI Database, UKBizDB, Menu Kuliner, Sharing RPP