TransWikia.com

Kiel traduki la anglan verbon "harrumph"?

Esperanto Language Asked on August 23, 2021

Karaketero en angla romano esprimas sian ĉagrenon per ĉi tiu neparola sono. En la angla oni povas uzi "harrumph" aŭ "pshaw" kiel ekkrioj, kiel verbo, kaj kiel substantivo. Ĝi esprimas kaj skeptikecon kaj koleretiĝo.

Ĉu ekzistas simila esperantlingva verbo?

2 Answers

Aldone al "grumbli", oni povas tute regule verbigi la ekkrion "baf" kiel "bafi".

Answered by Rifke Koyen on August 23, 2021

Oni povus traduki tion per grumbli (kiu pli rilatas pshaw).

Leginte la difinon de harrumph:

  • to clear the throat in a pompous way
  • to comment disapprovingly

mi rekomendas ankaŭ viziti la jenan paĝon: Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ĉar, eĉ se vi ne trovas unu ĝustan vorteton, vi povas uzi du sinsekve por interjekcie komuniki la senton.

baf povus transdoni la senton, sed pro ritmaj aferoj, kaj ĉar la neparola frazo estas elstara, vi povus voli uzi pli longan, pezan tradukon, ekzemple baf fi!

La fina elekto dependas de la kunteksto, ĉu vi povus provizi ekzemplojn? La ĉagreno menciita de vi aperas en la difino de la vorto kiel rezulto de propono, ideo aŭ ago de iu alia.

Answered by Eduardo Trápani on August 23, 2021

Add your own answers!

Ask a Question

Get help from others!

© 2024 TransWikia.com. All rights reserved. Sites we Love: PCI Database, UKBizDB, Menu Kuliner, Sharing RPP