TransWikia.com

Kio kaj kie estas la dana urbo Arĥangelsk?

Esperanto Language Asked by kotchwane on August 23, 2021

Mi estas leganta "Paŝoj al plena posedo" de William Auld. En la unua legaĵo troviĝas tiu frazo:

Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu „Mercedes“, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo.

Kio kaj kie estas Arĥangelsk? Mi guglis kaj nur trovis Arĥangelsko, sed estas en Rusujo, 2 000 kilometroj for de Kopenhago. Verŝajne ne estas tiu urbo. Sed kiu? Ĉu ekzistas?


Redakto: Kial mi pensas ke ne estas tiu urbo?

Ŝajnas al mi ke oni ne kutime aŭtas inter du urboj separataj por 3 000 kilometroj kaj unu maro (la Balta Maro). Kaj kiam oni tion faras, oni ne prezentas la afero kiel tute normala kaj komprenebla. Plie, mi ne certas ĉu ekzistas "ŝoseo" inter la du urboj: Google Maps nur trovas vojojn kun pramŝipo. Mi eraris, mi serĉis la vojon piede anstataŭ aŭte: ŝajnas ke oni bone povas aŭti inter la du urboj. Sed 3 200 kilometroj! Ĉu estas normala vojaĝo en nordaj landoj???

Add your own answers!

Ask a Question

Get help from others!

© 2024 TransWikia.com. All rights reserved. Sites we Love: PCI Database, UKBizDB, Menu Kuliner, Sharing RPP