TransWikia.com

Unomitting a "tio[n]" before a ke-clause

Esperanto Language Asked on August 23, 2021

Take, for example, the following sentences.

Mi scias, ke la monado kaŝis pilon.
Mi volas, ke vi ĝin faru.
Ne estas, ke mi vin ne amas, <blah blah>.

Is there really an invisible, elided "tio[n]" after the verbs in the main clauses, which represent the ke-clauses?

Mi scias tion, ke la monado kaŝis pilon.
Mi volas tion, ke vi ĝin faru.
Ne estas tio, ke mi vin ne amas, sed <blah blah ia senkulpigo>.

2 Answers

La teksto enhavas problemetojn, kiuj laŭ mi estigas la demandon:

Mi scias, ke la monado kaŝis pilon.

Mi volas, ke vi ĝin tion faru.

Ne estas ..., ke mi vin ne amas, .

La dua linio devus esti:

Mi volas, ke vi tion faru.

Komparu kun tiu ĉi frazo (Zamenhof, Fabeloj de Andersen 4):

Mi tiel forte dezirus, ke ŝi tion faru!

Ĝi prenas la lokon de -o vorto: pano, hundo, homo, pilo, sed ne la lokon de ke ... frazo.

Tio povas ankaŭ preni la lokon de -o vorto, kaj aldone, tiun de ke ... frazo.

En la tria linio, izolita subfrazo Ne estas, rekte sekvata de ke ... aŭdeblas strange. Se temas pri ekzisto, kio ne estas/ekzistas? Se temas pri idento, kiuj estas la du elementoj?

Jen tia frazo de Zamenhof:

Ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo

Tie esti havas la du elementojn: grave kaj la ke ... frazon. Se oni skribus:

Ne estas, ke oni naskiĝis en anasejo

Aperas do la demando: ne estas kio/kia/kiel?

En la tria linio, laŭ mi, mankas io, ekzemple:

Ne estas pro tio, ke mi vin ne amas, ...
Ne estas vero, ...
Ne estas imageble, ...

En la unua linio, la ke ... frazo rolas kiel objekto do ne bezonatas tion.

Correct answer by Eduardo Trápani on August 23, 2021

PMEG has a chapter Ke-frazoj kiel objekto, which says that you usually don't need a tio. Sometimes you can add to clarify or emphasize. For instance in your third sentence I would say

  • Ne estas tiel, ke mi vin ne amas, sed <blah blah ia senkulpigo>

Answered by Juha Metsäkallas on August 23, 2021

Add your own answers!

Ask a Question

Get help from others!

© 2024 TransWikia.com. All rights reserved. Sites we Love: PCI Database, UKBizDB, Menu Kuliner, Sharing RPP